Parlamento de Montenegro | |||||
---|---|---|---|---|---|
unuĉambra parlamento | |||||
Lando(j) | Montenegro vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La parlamento de Montenegro (serbe Скупштина Црне Горе, Skupština Crne Gore) estas la legislativo de Montenegro. La parlamento momente havas 81 membrojn, ĉiu estas elektita por oficdaŭro de 4 jaroj. Laŭ la stato de 2008 la aktuala parolisto de la parlamento estas Ranko Krivokapić, vicaj parolistoj estas Rifat Rastoder kaj Slavoljub Stijepović. Sekve de la referendumo pri ŝtata sendependiĝo de 2006, la parlamento deklaris kaj ratifigis la suverenecon de Montenegro la 3-an de junio 2006.